Diskuto:Eŭska lingvo
Ĉu vi certas, ke vorto "ĉamaro" ekzistas en Esperanto? Kie vi trovis ĝin? Tamen mi konas ke hispanlingvaj chamarra kaj zamarra estas eŭsketimaj. -- :)
Mi trovis ĝin en Mil ekzotaj vortoj en Esperanto de André CHERPILLOD. Mi ne memoras, el kie li ĝin prenis...
Eŭska "prononco"
[redakti fonton]La ĵuse aldonita parto pri Eŭska prononco estas
1. superflua, ĉar jam aperas priskribeto de la prononco sub "Eŭska gramatiko"
2. erara: " ...kaj la R estas prononcata forte al la komenco de la vortoj kiel Hispane "Rápido" (>Rapida) kaj Angle "Rabbit" (>Kuniklo)."
Komenca R ne troviĝas en aŭtentikaj Eŭskaj vortoj. Vortaraj vortoj kun r- ĉiuj estas fremdecaj (ekz-e rock [kiu devus esti "irroka" aŭ simile]). Kiel Eŭsko prononcas ekzemple "rock", tio ĉefe dependas de ŝlia dua lingvo (Hispania Eŭsko verŝajne dirus [rrok], Francia [ĥok]). (Unulingvaj Eŭskparolantoj maloftegas, eble eĉ ne ekzistas nuntempe.)
(Kaj aldone, la komenca r de Angla rabbit estas tute alia sono ol tiu de Hispana rápido.)
Mi volas nur atentigi la aldoninton pri tio, antaŭ ol mi mem pliperfektigos la artikolon. Bab 19:42, 8. Sep 2005 (UTC)
La Okcitana
[redakti fonton]En la sekcio "Antikvo" la Okcitana listiĝas kvazaŭ prahistoria lingvo de Eŭropo. Tio devas esti mistajpo pri iu lingvonomo similsona. La Okcitana lingvo latinidas, kaj neniel ekzistis antaŭ la romiana okupo de Francio. Bab 15:30, 1. Nov 2006 (UTC)
Tabela informkesto
[redakti fonton]Eŭska lingvo | |
---|---|
Parolata en: | "Eŭskio": Hispanio (Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Navaro), Francio (Nord-Eŭskio en Pyrénées-Atlantiques) kaj diaspore ĉefe en Meksiko, Argentino kaj Usono |
Parolantoj: | entute: 1,03 milionoj denaske: inter 700.000 kaj 800.000 |
Genetika klasifiko: | Izolita lingvo |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo de: | Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj Navaro (Hispanio) |
Reguligita de: | Reĝa akademio de la eŭska lingvo (Euskaltzaindia) |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1: | eu |
ISO 639-2: | baq/eus |
SIL: | diversaj |
Specimeno | |
La Patro Nia: | |
|
GURE AITA
[redakti fonton]GURE AITA, / zeruetan zarena, /
erabil bedi sainduki zure izena, /
etor bedi zure erresuma, /
egin bedi zure nahia /
zeruan bezala lurrean ere ;
iguzu egun gure eguneko ogia ; /
barka zagutzu gure zorrak /
guk gure ganat zordun direneri /
barkatzen dioztegun bezala, /
eta ez gaitzazula utz /
tentamendutan erortzerat, /
bainan begira gaitzazu gaitzetik.
El: "Pour La Messe Au Pays Basque"
Nihil Obstat - P. Narbaitz, c. d. - 25 majo 1965
Imprimatur - E. Laxague, vicaire général - 30 majo 1965
L'Imprimerie-Photogravure du-Sud-Ouest - 64-ANGLET
Ĉi tiun libron mi havis en la paroxho de Saint-Jean-de-Luz --Dominik 11:35, 30. Dec 2009 (UTC)
ĉu elstara?
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo je la fino havas la indikon de elstareco. Sed ĝi enhavas maltro da referencoj kaj fontoj ankaŭ nur ŝajnas esti 2. Tio tute ne sufiĉas. Krome la priskribo de la gramatiko estas malkompleta kaj mankas ĉapitro pri scienca enordigo de la eŭska kiel izola lingvo aŭ alternative kiel malproksima parenco de la kaŭkazaj lingvoj kaj aliaj hipotezoj. La mencieto en la ĉapitro "Historio" pri tio ne sufiĉas. --Tlustulimu (diskuto) 13:36, 18 aŭg. 2017 (UTC)